| Kio estas la IGADI? |
Igadi na Rede |
||||||||
|
Nuntempe ĝiaj ĉefaj laborkampoj estas:
La IGADI fondiĝis en 1991 kaj de tiam disvolvis multnombrajn aktivaĵojn, ĉiam donante specialan atenton al la eduka kaj universitata mondoj. Oni devas elstarigi la kolekton de publikigaĵoj "Pretextos Internacionais" ("Internaciaj Pretekstoj"), inter aliaj. Krome, la IGADI ĉiujare realigas konferencojn, seminariojn, kursojn kaj aliajn aktivecojn en la kadro de stabilaj konvencioj (Universitatoj de Vigo aŭ Santiago) aŭ de konkretaj interkonsentoj kun diversaj institucioj (ĉefe lokaj aŭ regionaj povoj) kaj neregistaraj organizaĵoj. La IGADI estas integrita en la Plenuma Komisiono de la "Fondo Galego de Cooperación e Solidariedade" (Galega Fonduso de Kunlaboro kaj Solidareco), kiu grupigas diversajn instituciojn de la galega municiparo por disvolvi politikojn de konsciiĝo, kunlaborado kaj solidareco. La IGADI kvaronjare publikigas la revuon "Tempo Exterior" (Ekstera Tempo). En ĝi oni pritraktas la analizon de internaciaj konfliktoj kaj problemoj de la nuntempo. Kelkaj ĝiaj membroj kaj kunlaborantoj havas aktivan partoprenon en la sociaj amaskomunikiloj. La IGADI disvolvas rilatojn de kunlaboro kaj interŝanĝo kun similaj organizaĵoj. Tiujn kontaktojn ĝi deziras plivastigi surbaze de komunaj laboro kaj intereso. La IGADI estas direktata de Xulio Ríos. Tradukis Toño del Barrio. |
|||||||||
|
Instituto Galego de Análise e Documentación Internacional www.igadi.org ÚLTIMA REVISIÓN: 14/09/2006 |
|||||||||
|
|||||||||